Paul Goodman

Paul Goodman
Persona informo
Paul Goodman
Naskiĝo 9-an de septembro 1911 (1911-09-09)
en Greenwich Village
Morto 2-an de aŭgusto 1972 (1972-08-02) (60-jaraĝa)
en Nov-Hampŝiro
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ĉikago
Urba Kolegio de Nov-Jorko
hebrea lernejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
literaturkritikisto
GLAT-aktivulo
politikologo
sociologo
psikoterapiisto
romanisto
poeto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1941– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul GOODMAN ([ˈ|g|ʊ|d|m|ə|n]; naskiĝis la 9-an de septembro 1911, mortis la 2-an de aŭgusto 1972) estis usona romanisto, dramaturgo, poeto, literatura kritikisto, kaj psikoterapiisto, kvankam lastatempe plej bone konata kiel socia kritikisto kaj anarkiisma filozofo.

Ofte konsiderita kiel sociologo, li arde malakceptis esti tio en prezento ĉe la Experimental College de San Francisco en 1964, kaj fakte diris ke li ne povus legi sociologion ĉar ĝi estas tro ofte senviva. Li estis aŭtoro de dekoj da libroj kiaj eble la plej elstaraj estas Growing Up Absurd kaj The Community of Scholars, kaj estis aktivulo pri la pacisma maldekstro en la 1960-aj jaroj kaj ofte li estis citata kiel inspiro por la studenta movado de tiu jardeko. Kiel terapiisto, li estis kunfondinto de la Gestalt-terapio en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne